top of page

Idealo de Onisaburo Deguĉi -

Vojoj al la realigo de mondpaco

ネットワーク図用.jpg

1 Ĝenerala Centro de Ĵinrui-Aiznekai: Sekretariato

2 Branĉoj de Ĵinrui-Aizenkai en Japanio

3 Landaj Centroj de Ĵinrui-Aizenkai

4 Branĉoj de Ĵinru-Aizenkai ekster Japanio

5 Religiaj grupoj, NRO kaj NPO simpatiaj al Universala Homamo kaj la ideo de "ĉiuj religioj originas el la sama fonto"

imago.jpg

Idealo de Onisaburo Deguĉi Vojoj al la realigo de mondpaco

1. Vojmapo por realigi mondpacon

     Onisaburo Deguĉi priskribas la alproksimiĝon al la realigo de vera mondpaco en "La rakontoj de la spirita mondo" jene:

     "Ni devas forigi ambaŭ specojn de grandaj baroj, videblaj kaj nevideblaj, en la mondo. La plej videbla baro estas milita armilaro direktata eksteren (krom armilaroj por polico) kaj la fermo de landlimoj. La plej nevidebla baro estas la malamikeco inter popoloj kaj rasoj, kaj ankaŭ la malamikeco inter religiaj grupoj. Por forigi ĉi tiujn videblajn barojn, ni devas unue forigi la nevideblajn barojn."

     "Amo por la homaro kreas nenian baron al aliaj popoloj aŭ rasoj kaj amon por la aliaj same kiel por nia propra amiko. Egoismo estas la sola radiko de tiu baro."

     Por alporti pacon al la mondo, ni devas unue antaŭenigi interreligiajn kunlaborojn, kaj profundigi nian komprenon inter malsamaj kulturoj kaj rasoj, kaj forigi "nevideblajn barojn," kaj forigi videblajn barojn, militajn armilarojn.

2. "Unu Dio" - la vojo al interreligia kunlaboro

     "Unu Dio" signifas, ke la Kreinto de la universo estas la unu kaj sola. Onisaburo Deguĉi versis sekvantajn poemojn:

     "Estas multaj landoj en la mondo, sed la Dio, kiun ili das, estas unu."

     "Kvankam homoj nomas Lin Dio aŭ Budho, sed ilia esenco alinome estas Amo kaj Bono."

     Estas grave profundigi nian reciprokan komprenon, forigante "nevideblajn barojn" inter religioj por naski la mondpacon. Estas pluraj niveloj en la reciproka kompreno inter religioj. Se ĝi estas je la nivelo de amikeco, ne gravas grandparte, tamen kiam ni venas al la nivelo de doktrinoj aŭ liturgio, ni frontas la malfacilaĵojn, ĉar ĉiu grupo kredas ke lia propra religio estas supera kaj absoluta. Se ni povas akcepti ke la kreinto estas ununura, ni povas rekoni ke "la tuta homaro estas fratoj sub unu Dio.

3. "Granda asembleo de Ĉiuj Sanktuloj"

     Onisaburo Deguĉi esprimas: "Granda asembleo de Ĉiuj Sanktuloj" okazos por realigi la eternan mondpacon. "Granda asembleo de Ĉiuj Sanktuloj" estas la konferenco kie saĝuloj kaj sanktuloj kaj spiritaj gvidantoj de la tuta mondo kunvenos kaj preĝos kune; provos solvi la mondajn problemojn: diskutos pri la savo de la homaro establante la universalan etikon kaj moralon; kaj konstruos novan mondan ordon. Onisaburo Deguĉi predikas en lia libro "la Rakontoj el la Spirita Mondo": savantoj de la mondo kunvenos ĉe unu loko, kaj la plej objektiva, distinga kaj kompatema homo estos elektita kiel la Savanto. Mi aŭdis, ke dek du savantoj aperos, kaj inter ili aperos la Granda Savanto. "

     Li ankaŭ predikas: dum la sesio de la "Granda asembleo de Ĉiuj Sanktuloj", translima religio kiu dediĉas al vero, boneco, beleco kaj amo, kaj ekster sekteco aperos.

4. "Unu Mondo" - la vojo al la Mondfederacio

     Onisaburo Deguĉi diris: "La plej videbla baro estas militaro direktita eksteren (krom armilaroj por polico) kaj la fermo de landlimoj." Li ankaŭ skribis en "la Rakontoj de la Spirita Mondo": barbaro estas la homo kun ege malvasta amo, kaj civilizito estas kun ekstreme vasta amo.

     En la mondo estos dekdu distriktoj formitaj politike kaj ekonomie, kaj tiuj distriktoj konstituos por la Mondfederacio kaj abolicii armilaron, kaj ebligas la realigon de eterna mondpaco.

     

5. Eterna Mondpaco

     Onisaburo Deguĉi versis poemo: "Vera celo de nia vivo estas konstrui senfinan ĉielan regnon surtere." Konstruante la senfinan ĉielan regnon, eternan mondpacon, estas la Volo de Dio kaj n na celo de niaj vivoj.

     Ni atestas realigi la eternan mondpacon en la mondo de Miroku, la ĉiela regno sur tero, kaj la vivstilo en la mondo de Miroku estos:


◇ ĝusta viro laboros en la ĝusta loko; personoj laboras tri horojn tage;

◇ ĉiutaga vivo estas integrita kun arto;

◇ en edukado homoj metas gravecon sur sperto;

◇ agrikulturo estas la fundamento de nacio, homoj vivas en memsu ĉo sen mono;
◇ tero estas posedata publike; homoj havas percepton ke ili prunteprenas teron de Dio;

◇ mondo kuniĝos en unu patrodomon kaj uzos komunan valuton;

◇ homoj povas vojaĝi tra la tuta mondo facile kaj rapide;
◇ aviadiloj fariĝos sekuraj kaj neniam kraŝos;
◇ homoj parolos denaskan lingvon kaj Esperanton;

◇ familio respektos monogamion;
◇ loĝantaro de ĉiu urbo estos ene de cent mil;
◇ monda loĝantaro estos kvin bilionoj kaj sescent sepdek milionoj;
◇ homoj taksas longan vivon, kaj la aĝo fariĝos cent dudek jaraj;
◇ energiprovizado sen poluado;
◇ malamo, ruzeco kaj malpaco ĉesos; ŝtelo kaj murdo nuliĝos de la socio;
◇ malegaleco de riĉeco kaj militado inter suverenaj ŝtatoj ĉesos;
◇ mondo havos dek du blokojn kaj la Mondfederacia Registaro estos establita;
◇ personoj rekonos rasajn trajtojn, kaj akceptos, ke la tuta homaro estas infanoj de Dio, kaj gefratoj sub unu Dio.
◇ Neniu naturkatastrofo, neniu malsano, neniu militado; homoj ne suferos de malriĉeco; kaj neniu diskriminacio.

bottom of page