top of page

Jinrui Aizenkai -

Universala Homama Asocio

聖師さま.jpg

Onisaburo Deguĉi (1871~1948)

     Naskiĝis en Kameoka, Kioto, Japanio.

   En la aĝo de 26-jaraj, li estis gvidita de anĝelo al Monto Takakuma, kie li travivis la spiritan trejnadon kaj iĝis konscia pri sia misio savi la mondon.

Eltenado de la idealoj,

universala amo kaj "ĉiuj religioj devenis de la sama fonto"

Fondiĝo de Ĵinrui-Aizenkai, Universala Homama Asocio

     En 1924 Onisaburo Deguĉi tute dediĉis sin al la diktado de "la Rakontoj el la Spirita Mondo." Tiam li vizitis Mongolion por meti la Dian Providencon praktike. Li skribis sian volon antaŭ la vizito: "Mi intencas kunigi Azion spirite, kaj unuigi la mondon. Sukceso aŭ fiasko dependos de la tempo kaj de la ĉielo, ne ĝeniĝu. "La celo de mia vizito estas krei federacion de mondreligioj surbaze de la ideo de universala frateco” kaj "ĉiuj religioj devenis de la sama fonto, " ĉe la krizo de la homaro.  

    Tamen, aktivecoj de Onisaburo estis malakceptitaj de la obstrukco de armea diktatoro, Zhang Zuolin, kaj li estis devigita reveni al Japanio. Dum lia senprecedenca aventuro, li vidis la mizeron de Azio, kaj li komprenis, ke senigi la konfliktojn inter rasoj estas la esenca punkto por la mondpaco.

     Onisaburo Deguĉi establis la "Religian Mondfederacion" en la 20-a de majo 1925 en Pekino, kiun Budhismo, Kristanismo, Islamo, Taoismo, kaj aliaj religiaj grupoj partoprenis. La ĝenerala sidejo estis lokita en Pekino, kaj azia sidejo estis lokita en Kameoka. La celo de ĝia fondo estis finigi la antagonismon inter religioj kaj etnajn konfliktojn kun la ideo de "ĉiuj religioj devenis de la sama fonto", profundigi la dialogon, kunlaboron kaj solidarecon inter religioj sub unu Dio, celi la harmonion de la homaro, kaj konstrui pacan mondon.

     Onisaburo Deguĉi fondis Ĵinrui-Aizenkai, Universalan Homaman Asocion, en la 9a de junio 1926. La celo de tiu asocio estas establi eternan mondpacon per la spirito de Ĵinrui-Aizen, universala homamo, kaj la ideo de "ĉiuj religioj devenis de la sama fonto " trans ĉiuj baroj de raso, nacieco kaj religio.

    

宗教連合003.jpg

Onisaburo Deguĉi establis la "Religian Mondfederacion" en la 20-a de majo 1925 en Pekino,

"Ĵinrui-Aizen, Universala Homamo" kaj ideo de "ĉiuj religioj devenis de la sama fonto"

     Ĵinrui-Aizenkai strebas realigi la "pacan mondon." Ĝi estis establita en 1925 de Onisaburo Deguĉi, la Kunfondinto de Oomoto, kiu predikis universalan amon kaj la ideon de "ĉiuj religioj devenis de la sama fonto."

     La tuta homaro estas gefratoj kaj naskiĝis el la sama kreinto (Dio aŭ Budho), kaj retenas altan spiritecon denaske.

     Ĵinrui-Aizen estas universala amo al ĉiuj kreitaĵoj: homaro, montoj, riveroj, herboj, arboj, birdoj, bestoj, insektoj kaj fiŝoj, senlime amata de la Kreinto kaj volvis per Lia boneco. En la mondo estas la homama amo kaj helpas unu la alian kiel gefratoj, kaj amendas egoismajn kondutojn kaj regulojn de perfortismo.

     "Ĉiuj religioj devenis de la sama fonto" estas la instruo, ke ĉiuj justaj religioj naskiĝis el la sama Kreinto. Fondintoj kaj sanktuloj de ĉiuj religioj kaj konfesioj aperis en diversaj landoj kaj lokoj laŭ la ŝanĝoj de la tempo, kaj savis la homaron laŭ la kulturo kaj kutimo. Tial religioj devas respekti unu la alian, faru dialogon kaj kunlaboron, kaj establi Ĉielan Regnon sur la Tero, krei la eternan mondpacon.

Tri Principoj krei Eternan Mondpacon; Unu Dio, Unu Mondo kaj Unu Interlingvo

☆ Kunlaboro de Religioj (Unu Dio)

     Onisaburo Deguĉi predikis: "Por alvenigi pacon kaj feliĉon al la homaro, harmonio de popola menso estas antaŭkondiĉo kaj por tio la tuta homaro devas unuiĝi sub la instruoj de la Kreinto." Li ankaŭ diris: "Por unuigi la mondon, se oni uzos la militan potencon aŭ aŭtoritaton, malpaco ne finos. Ni ne povas alvenigi eternan pacon." Religiaj gvidantoj devas preĝi kune kaj labori kune por paco.

☆ Mondfederacio (Unu Mondo)

     Onisaburo Deguĉi predikis: Ni devas forigi videblan baron (ekstere direktita milita armilaro) kaj nevideblan barieron (malamikeco inter nacioj kaj rasoj kaj ankaŭ la malamikecon inter religiaj grupoj) por krei mondpacon. Ĵinrui-Aizenkai celas promocii religiajn kunlaborojn kaj forigi nevideblajn barierojn, kaj harmoniigi popolajn korojn kaj krei la Mondfederacion por fari la sistemon malhelpi militon per leĝoj.

 

☆ Esperanto (Unu Interlingvo)

     Onisaburo Deguĉi adoptis Esperanton por informi la idealon de universala amo jam de la fondiĝo de Ĵinrui-Aizenkai. Diferenco de lingvoj estas granda baro por la homaro. Internacia lingvo Esperanto rompas tiun baron. Esperanto solvas la lingvajn problemojn de ĉiu raso, kaj de la interkulturaj kampoj; ĝi peras personojn de malsamaj rasoj.

bottom of page