top of page

La celo de Internacia Reto de Ĵinrui-Aizenkai - IRUHA

(Internacia Reto de Universala Homama Asocio)

 

      Ĵinrui-Aizenkai (Universala Homama Asocio) fondita de la Kunfondinto de Oomoto, Onisaburo Deguĉi, aktivas por efektive realigi la eternan mondopacon de sia fondiĝo 1925.

     Tamen la homaro ankoraŭ frontas severajn problemojn: konfliktas inter religioj kaj rasoj, baraktas akiri riĉfontojn, malegaleco de riĉeco, terorismoj, tumultoj, multobliĝo de nukleaĵoj, novaj epidemioj, difekto de natura medio kaj naturaj katastrofoj.

     Sub tiuj problemoj egoismo kaj perfortismo subsidas en la fundo de homa socio. Tiuj egoisma tendenco kaj reguloj de perfortismo estos modifitaj de universala amo kaj la ideo de "ĉiuj religioj originas el la sama fonto" al la koro krei eternan mondpacon. Tio estas la tasko de Ĵinrui-Aizenkai.

     Do Ĵinrui-Aizenkai organizas Internacian Reton por larĝigi la ligilon kaj kunlaboradon inter ĝenerala ĉefsidejo, landaj ĉefsidejoj, landaj centroj, branĉoj, individuaj membroj kaj same inter atentitaj homoj, religiaj organizoj de NRO kaj NPO. La sekretariato prenos la taskon de interkomunikado.

 

 

Establiĝo de la retejo IRUH

Internacia Reto de Universala Homamo

     Ni establis la retejon IRUH por apelacii la ideon de Onisaburo Deguĉi, por realigi la eternan mondopacon sur la tero kaj interŝanĝi informojn kun samideanoj. Ni prezentas sekvan informon pri Ĵinrui-Aizenkai por referenco. Bonvolu bone utiligu la informon, kaj ni bonvenigas viajn demandojn kaj opiniojn. Ni bonvenigas iun ajn partopreni en ĉi tiu kunlaborado, sendepende de privata persono aŭ grupo, aŭ religia fono.

bottom of page