top of page

La emblemo de Ĵinrui-Aizenkai (Universala Homama Asocio) simbolas la universon.

★透明人類愛善会マーク.jpg

Ruĝa: la suno (fajro)

Blanka: luno (akvo)

Flava: tero


Verda stelo: homaro

La emblemo de Ĵinrui-Aizenkai simbolas la universon.

Tri cikloj signifas la sunon, la lunon kaj la teron, kaj la stelo en la mezo reprezentas la homaron.

Ni devas esti dankema pro la benoj de fajro, akvo kaj tero, kiuj kreskigas niajn vivojn kiel la Dua Spirita Gvidanto Sumiko Deguĉi versis la poemon:

"Beno de fajro, akvo kaj tero estas la veraj aspektoj de Dio de la Ĉielo kaj la Tero."

Fonda Voto de Ĵinrui Aizenkai

     Ĉi tiu asocio votas dediĉi sian plej bonan klopodon por antaŭenigi universalan fratecon, por estigi amikecon kaj unuecon inter homoj, kaj por lumigi la mondon kaj plenigi ĝin per feliĉo kaj ĝojo por ĉiam.

     Unuavice, homoj estas nature gefratoj, membroj de unu sama familio. El la profundo de la animo de ĉiu homo venas deziro reveni al tiu ĉi baza principo, la plej alta idealo de la homaro. Tamen, lastatempe, socia stato subite malboniĝas, publika moralo iĝas eĉ pli koruptita, kaj homaj koroj pli malmoliĝas — tre bedaŭrinda inklino. Se la mondo daŭros tiel, la estonteco certe prezentos al ni tre penan lecionon.

     Tial, por eliri el tiu ĉi katastrofo, ni devas antaŭeniri por forigi ĉiujn homajn barojn, ekzemple diferencojn de raso, nacieco, kaj religio, kaj vekiĝi al la nobla strebo al universala frateco. Samtempe ni devas plue konstrui mondon de daŭra interkomprenado kaj klerigo sur la tero. Por tiuj ĉi kialoj fondiĝis ĉi tiu asocio.

La 9-an de junio, 1925

Ĉefaj Principoj de Ĵinrui Aizenkai

     1. La mondo estas unu, kaj ĉiuj homoj estas nature fratoj.

     2. Milito kaj perforto devas esti malpermesitaj. ​

     3. Sociaj malfeliĉoj kaŭzitaj de egoismo aŭ de perfortismo estu elradikigita.​

     4. Lernu respekti la tutan homaron kaj vivi en la ĝojo de laboro.

     5. Lernu ami naturon kaj protekti la vivon kaj sanon.

     6. Respektu ĉiujn indiĝenan kulturon, kaj strebu por internacia kompreno kaj interŝanĝo.

     7. Resolve realigu la idealon de mondpaco, bazita sur kompreno “ĉiuj religioj originas de la sama 

         fonto”, kaj sur universala homamo.

bottom of page