Pri Oomoto
Oomoto estas sekta Ŝintoisma sekto kaj unu el la "Novaj Religioj" de Japanio. (Foje ĝi estas literumita Omoto kaj ankaŭ referita kiel Omotokyo. )
Ŝintoismo estas la origina popolreligio de Japanio. Iam post kiam budhismo alvenis el Ĉinio kaj Koreio ĉirkaŭ 600 p.K., la nomo "ŝintoismo" estis elpensita por priskribi la indiĝenajn kredojn praktikitajn ekde antaŭ registrita historio. Ŝintoismo signifas "la vojon de la dioj", por distingi ĝin de "la vojo de Budho".
En 1892, Dio Uŝitora aŭ Dio Kunitokotaĉi, la Prapatra Dio de la tero, priposedis la Fondintinon DEGUĈI Nao kun la deklaro pri "malkonstruo kaj rekonstruo de ĉiuj mondoj" kaj, ĝis la ĉieleniro de la Fondintino en la 7a jaro de Tajŝoo (1918), skribigis Sanktan Skribon (Fudesaki) el profetaĵoj kaj avertoj al la mondo (Dek-milo da dudek-foliaj paperfaldaĵoj).
En 1898, Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo, laŭ la konduko de dispirito, ĉe Monto Takakuma en sia hejmloko, travivis unu semajnon da spirita asketismo, ricevis dian forton klarvidi la paseon, nunon kaj estontecon de la tri mondoj, la materia, obskura kaj Dia, kaj vidis sian mision de la mondosavo. En 1899, sekvante ordonon de Dio, Onisaburo eniris en Oomoton, edziĝis kun DEGUĈI Sumiko, la kvina filino de Fondintino, kaj, kune kun la Fondintino, elfaris la Fundamenton de Oomoto.