DEKLARO
Deklaro Pri la Eskalado de Milita Konflikto Inter Israelo, Usono kaj Irano
La 28-an de februaro 2026, Israelo kaj Usono lanĉis grandskalan militan ofensivon kontraŭ Irano. Irano rebatis per atakoj kontraŭ usonaj militbazoj kaj Israelo, kaj la konflikto disvastiĝis tra la tuta Proksima Oriento. Ricevinte raportojn pri multaj civilaj mortoj kaj la detruo de urbaj areoj, inkluzive de lernejoj kaj hospitaloj, ni, Oomoto kaj Ĵinrui Aizenkai (Universala Homama Asocio), estas profunde maltrankvilaj pri ĉi tiu situacio kaj preĝas por rapida fino de la milito.
La interŝanĝo de forto prenas la vivojn kaj vivrimedojn de senkulpaj civiluloj. Ĉi tiu atako, kiu difektis ne nur nukleajn kaj militajn instalaĵojn sed ankaŭ civilajn konstruaĵojn kaj loĝspacojn, minacas la sekurecon ne nur de lokaj komunumoj sed de la tuta homaro. Ni forte instigas ĉiujn koncernajn landojn rompi la ciklon de perforto kaj reveni al trankvila dialogo.
Konsiderante la spiriton de "Ĵinrui-Aizen, Universala Homamo" kaj ideo de "Bankyo-dokon, ĉiuj religioj devenis de la sama fonto", kiuj estas la idealoj de Omoto-Ĵinrui Aizenkai, la popoloj de Israelo, Ameriko, Irano kaj ĉiuj aliaj landoj estas same "infanoj de Dio", kaj iliaj vivoj estas de neanstataŭigebla valoreco. Ni kredas, ke la homaro devas esence respekti unu la alian kaj vivi kune, transcendante diferencojn en religio, etneco kaj nacieco.
Nia lando, Japanio, iam spertis la hororojn de milito, kaj surbaze de tiu profunda pripensado, pledis por "rezignado de milito", sonigis la alarmon pri la minaco de nukleaj armiloj kiel la sola lando en la mondo, kiu suferis atombombadojn, kaj iris laŭ la vojo de paca nacio. La spirito de konstruado de paco per dialogo kaj kunlaboro, anstataŭ per milita forto kaj perforto, restas grava gvidlinio en la hodiaŭa internacia socio.
La Kunfondinto de Oomoto, Onisaburo Deguĉi (Fondinto de Ĵinrui Aizenkai), instruis: "Dio konsideras la vivon de unu homo tiom valora kiom la tero. Do ĝuste milito, en kio homoj rabas tiujn valorajn vivojn inter si, estas la plej granda malbono." ("Diaj Vojsignoj"). Sendepende de la kialo, preni vivon estas malbono. Ni kredas, ke ĉi tio estas universala vero por la tuta homaro.
Ni, Oomoto kaj Ĵinrui Aizenkai, solene alvokas ĉi-pere al ĉiuj koncernaj nacioj kaj homoj tra la mondo reveni al universala moraleco kaj marŝi al la realigo de daŭra paco per dialogo.
16-a de marto 2026
Oomoto kaj Ĵinrui Aizenkai
