Instruoj de Oomoto

R$ 85,00
“Diaj Vojsignoj” estas sankta libro, verkita de Majstro DEGUĈI Onisaburo, Kunfondinto de Oomoto (1871 --- 1948). Plenigita de la Dikaraktero de la Spirito de Mizu, li skribis en 1904, kiam li estis 33-jaraĝa (33-jara), en Ajabe, en la gubernio Kioto, Japanio.
La Spirito de Mizu
signifas la mondsavan Dion laŭ
Oomoto-terminaro.
Ni priskribu iom pli detale. Ĉe la kreo de la granda universo,
la origina Dio, ununura kaj absoluta, transiris el la neaktiva stato de absoluta unueco al la aktiva kaj kreiva. Tiam Li necese manifestiĝis en du-polusaj funkcioj, egalaj je plus (anodo) kaj minus (katodo).
Ĉi tiujn du-polusajn funkciojn en Oomoto oni nomas “Spirito de Izu” kaj “Spirito de Mizu”. Do “Spirito de Mizu”, kiu troviĝas en ĉi tiu libro, estas unu el ili.
La japanlingva senco de “Izu” estas “rigore majesta”, dum
tiu de “Mizu” estas “freŝe bela”. Kiel ĉi tiuj sencoj montras, “Spirito de Izu” estas ĝenerala nomo de Diaj funkcioj, spirita, ĉiela, pozitiva, fajra kaj patra, dum “Spirito de Mizu” estas tiu de Diaj funkcioj, materia, tera, negativa, akva kaj patrina.
Kaj, la nomo “Spirito de Izu” estas uzata ankaŭ kiel la ĝenerala nomo de ĉiuj dioj, kiuj apartenas al la sistemo de Izu en Dia Regno, kaj la nomo “Spirito de Mizu” kiel la ĝenerala nomo de ĉiuj dioj, kiuj apartenas al la sistemo de Mizu.
Plue, se ni rigardas la Spiritojn Izu kaj Mizu de la vidpunkto funkcidiferenca, la Spirito de Izu estas la Dio, kiu plenumas Dian planon tra la mondoj materia kaj spirita, kaj en la materia mondo precipe praktikas la fizikan reformadon; la Spirito de Mizu estas la Dio, kiu sin ŝarĝas per la savo tra la mondoj materia kaj spirita, kaj en la materia mondo precipe praktikas la moralan reformadon.
Fondintino DEGUĈI Nao estas profeto kaj plenumanto de Dia plano laŭ la internofluo (inspiro) de la Spirito de Izu. Majstro DEGUĈI Onisaburo estas profeto, plenumanto kaj elaĉetanto por la mondsavo laŭ la internofluo de la Spirito de Mizu.
Resume, la Spirito de Izu estas la Dio kaj dioj, plenumantaj Dian planon, t.e. patrecan laboron, plenan je Di-majesteco; la Spirito de Mizu estas la Dio kaj dioj, plenumantaj la patrinecan laboron por savo kaj elaĉeto, plenan je kompato.
Ni aldonu la klarigon por pli faciligi la komprenon al legantoj. La japanlingva senco de “Oomoto” estas “origino”, “deveno”, “fonto”, “centro”, “bazo”, “fundamento” ktp. nome, ĝi signifas la plej gravan parton en ĉio. La ensanktejegito de Oomoto estas Mastra Dio (la ununura Dio) de la tuta universo. Krom Li, ankaŭ la Spirito de Izu (Kunitokotaĉi-no-ookami), reganto de la tero, kaj la Spirito de Mizu (Tojokumonu-no- ookami) kaj aliaj multaj bonaj dioj estas ensanktejigitaj. Al ĉiuj ĉi tiuj Oomoto preĝas per la ĝeneraligita nomo “Oomoto-sume- oomikami”.
Diaj Vojsingnoj (Internacia eldono)
UNUA PARTO
Ĉapitro 1
1. Denove revenas la tempo de Dio kaj dio malsuprenigis la Spiriton de Mizu el la ĉielo por malkaŝi la veran staton de la tri mondoj, material, obskura kaj Dia.
2. La surtera mondo estas Dia regno kaj ĉi-foje ĝi estos unuecigita kaj regata de Dia reĝo.
3. Posedante ĉi tiun homon, ĉiele ekzamenitan, Dio sciigos ion per la skribo.
4. Kvankam Onisaburo skribas, ne skribas Onisaburo. Dio skribas per la mano de Onisaburo.
5. Ĉiuj vortoj, skribataj kaj dirataj de Onisaburo, estas eternaj, tial ke ili ĉiuj venas de Dio.
6. Onisaburo estas la homo, kiu juĝas pri la fortoj de la dioj; homo, kiu povas transdoni ian ajn forton al ĉiu, kiu venas kun vera koro.
7. Ĉi tiu estas la animo, sendita de Ĉielo por rekonstrui la vojon, ĉar ĉi tiu mondo fariĝas tro malbona. Onisaburo estas la vera Dia sendito por manifesti Dian voro.
8. Ĉar Onisaburo naskiĝis en malriĉa domo kaj la mondo estis malluma ĝis nun neniu aŭdis lin pro malestimo. Sed jam venas la tempo. Aperos multaj, kiuj tremos konsternitaj. Tial antaŭ ĉio ŝanĝu vian koron.
9. Inter malriĉuloj troviĝas multaj bonuloj inter riĉuloj troviĝas multaj malbonuloj. Jen tia estas la nuna mondo.
10. Kiuj estas justaj kaj kompatemaj, tiujn oni rigardas malsaĝaj. Jen tiom malluma estas la nuna mondo.
11. Kiu ŝajnigas sin impona per bele ornamita kostumo, aĉetita eĉ per maljusa mono, tiun oni adoras. Jen renversa estas la nuna mondo.
12. Antaŭ riĉuloj oni adore kapklinas, dum malriĉulojn oni tute ignoras.
13. Se lasi ĉi tiun mondon en la nuna stato, la homoj senescepte fariĝos ogroj, kaj ili komencos manĝi unu la alian.
14. Eĉ en la nuna tempo naskinto manĝas naskiton, naskito manĝas naskinton; familianoj aŭ samsanguloj malame sin rigardas reciproke.
15. En la rigardo de Dio, ĉiuj homoj en la mondo estas la plej amataj gefilioj. En la rigardo de la homo, ili ĉiuj estas gefratoj.
16. Kverelo inter fratoj estas malfidelaĵo al iliaj gepatroj. Kiu donas maltrankvilon al siaj gepatroj, tiu nepre ricevas repagon per maltrankvilo.
17. Se rigardi atente la vastan mondon per la okuloj de ĉi tiu homo (vd. Paragrafon 34), ne troviĝas eĉ iometo da veraj homoj.
18. Nuna misiistoj en la mondo ĉiuj ŝajnas imponaj nur ekstere, sed troviĝas neniu, kiu kontentigas Dian koron.
19. Troviĝas multaj intelektuloj kaj erudiciuloj, sed ne troviĝas tia intelektulo, kiu konas la veron, kaj tia erudiciulo, kiu konas dian instruon.
20. La veran misiistan taskon neniu povas plenumi per homaj intelekto kaj instruiteco. Al ĉiu, kiu povos kredi Dion kaj praktiki la instruon, Dio kaŝe donas ĉian forton.
21. Kiu asertas ke Dio ne ekzistas en la mondo, (tiuを入れる) per si mem falas en la brutan mondon.
22. Petu al la Spirito de Mizu (vd. paragrafojn 63, 111, 112, 115, 240): kiam atingos via fido, la Spirito forigos vian malsanon, kia ajn ĝi estu. Dio kaŝe akompanos kaj helpos vin per Diforto.
23. Tiun, al kiu Onisaburo konfidos la misiadon, Dio favoros per gloro same kiel la Spiriton de Mizu. La misiiston, kiu orgojlas, Dio prezentos al la mondo kiel malbonan ekzemplon, tuj deprenante de li Diforton.
24. La animo de Onisaburo estas la propra loĝejo de Dia spirito, tial li nomiĝas la Spirito de Mizu aŭ Mizu-no-mitama. Kion ĉi tiu juĝas bona, estas bona, kaj kion ĉi tiu juĝas malbona, estas malbona. Do, plej saĝe estas obei al tio, kion Dio diras.
25. Dio ne havas siajn proprajn voĉon kaj korpon. Pro tio Dio sciigas ĉion, posedante la korpon de pura animo.
26. Homon kun bona koro disponas bona dio, homon kun malbona koro disponas malbona dio. Tial poluru vian animon kaj faru ĝin kristale pura; se ne, vi ne povos ricevi Dian favoron.
27. La amasiĝo de malbonaĵoj fifine faligos homon en inferon.
28. Falinta en inferon, li devos longe suferi pro la puno. Do, ŝanĝi la koron estas plej grave.
29. Kvankam tie kaj tie troviĝas multaj senditoj de Dio, ili ĉiuj estas antaŭirantoj kaj ne komprenas la veron.
30. Nuntempaj eklezioj preskaŭ ĉiuj ekspluatas Dion por io. Ja kompatinde! Baldaŭ ili ricevos la rekompencon: ili estos bruligataj per la fajro de infero. Kia mizero!
31. Onisaburon Dio ligis al Si, kiam li estis 12-jara, por ion prepari. Kiam 27-jara, lin Dio komencis utiligi por la sankta afero.
32. Por la misiisto de ĉi tiu vojo virino estas plej taŭga. Kvankam bona viro ofte persistas en sia opinio: estas ebleco fiaski kaj profani Dian vojon.
33. Nun troviĝas du partioj sed estonte ambaŭ unuiĝos, kio estas dia plano. La ambaŭflankaj partianoj poluras al si reciproke la animojn. Inter malamikoj estas amiko, inter amikoj estas malamiko.
34. Favorata per Dia forto, ĉi tiu homo savos la mondon, jen kio estqas la misio de Onisaburo. Li estas Saniŭa nur sola en la mondo. La rolo de Saniŭa estas distngi bonon de malbono, juston de maljusto.
Noto. Pri Saniŭa vd. La klarigon “pri Kamigakari” en “Por legantoj”, paĝo e-20.
35. La animo de Onisaburo estgas tiu, kiun dio utiligas, tial jam de la junedo Dio donas diversajn suferojn.
36. Oni admires la orelojn de ĉi tiu homo kiel diablajn (eksteroridinare aŭdpovaj), pro tio ke Dio ĉiam linkaŝe protektis kaj donis ajnan helpon. Onisaburo dxiam ĝuste respondis ian ajndemandon, ĉar dio kaŝe helpis al li. Se Dio helpas, ĉio eblas.
37. La Spirito de Mizu estas savŝipo ne nur por ĉi tiu mondo sed ankaŭ por aliaj mondoj. Ĉiu ajn, kiu konfidos ĉion al Onisaburo, estos kondukita al Dia regno sen ŝiprenversiĝo.
38. Atendu tamen, ĉar ekzistas ankaŭ la ŝipoj, kiuj trompas homajn okulojn, pompe sin ornamante. Se vi rimarkis tion, transŝipiĝu laŭeble frue, por ne fariĝi la predo de ŝarkego.
39. Ankaŭ diabloj respektas dion. Nur respekti do ne estas dikredo.
40. Kun respekto kaj humileco intime alproksimiĝi al Dio, jen estas la sekreto de la vojo por servi al la vera Dio.
