top of page

Salutoj de Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto

Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto

DEGUĈI Kurenai

Eltiraĵo el la Saluto de la Spirita Gvidantino de Oomoto, okaze de la Granda Festo de Secubuno, memore la 134-an Datrevenono de la Fondiĝo de Oomoto.                             

( 3-a de februaro, 2026 )

 

     Kiam la Fondintino de Oomoto havis 56 jarojn, en la nokto de Secubuno en 1892, la Granda Dio Kunitokotaĉi manifestiĝis kiel Dio Uŝitora. 

     De tiu momento ĝis ŝia ĉieliro, dum 27 jaroj, la Fondintino fidele servis la aŭtomatan skribadon de la Fudesaki. Maltrankvila pri la sorto de la homaro suferanta pro malsato, angoro kaj doloro, eĉ sen povi engluti manĝaĵon, ŝi elkore dediĉis sin al la deziro savi ne nur la homaron sed ĉiujn vivoformojn loĝantajn sur ĉi tiu Tero. Movita de ĉi tiu nerezistebla sento, ŝi sekrete praktikis severajn purigajn disciplinojn per akvo, tage kaj nokte, eĉ en ekstrema malvarmo, akumulante purigojn post purigoj. Tiel, en siaj lastaj jaroj, ŝi tute dediĉis sin al ĉiutagaj preĝoj kaj ekskluziva servo al la Dio.

     Same kiel la Fondintino maltrankviliĝis pri la estonteco, hodiaŭ estas multaj senhejmaj homoj tra la mondo, eksponitaj al la necertecoj de milito, suferantaj pro malsato kaj malvarmo. Ni, kiuj vivas samtempe en ĉi tiu sama mondo, devas lerni de la sankta preĝo de la Fondintino kaj la spirito de purigo, kiun ŝi praktikis per sia propra korpo. Ni devas reveni al la fundamentoj de la kredo, purigi menson kaj korpon, ne neglekti la ĉiutagan poluradon de la animo, servi kun dankemo per matenaj kaj vesperaj preĝoj kaj la praktikado de la instruoj, por ke ĉiuj homoj en la mondo povu vivi pace kaj trankvile.

     Iom pli ol monato pasis ekde la komenco de ĉi tiu jaro, sed la mondo sinsekve spertas tute neatenditajn eventojn. Kun intensaj ŝanĝoj, la fluo transformiĝas, kaj ni ne povas ne forte senti, ke Dio grandege movas la mondon, kondukante la homaron al pento al la Epoko de Miroku. La Sankta Majstro instruis nin: "Kiam alvenos la Epoko de Miroku, farante bonon, ĉio pliboniĝos pli kaj pli; planante malbonon, ĝi tuj detruiĝos, kaj neniu malbona intenco prosperos." Efektive, la mondo fariĝas ĝuste tia.

     La 31-an de marto, lige kun la Ceremonio Memore al la 74-a Datreveno de la forpaso de la Dua Spirita Gvidantino, "Ĵiĉin-sai", konsekra rito de la tereno de la jaŝiro Ajahata finfine estos plenumita. 

     Baldaŭ poste, la konstruado de la templo komenciĝos, kaj aŭtune de la venonta jaro, dum la Granda Aŭtuna Festo memorfestanta la 190-an datrevenon de la naskiĝo de la Fondintino de Oomoto, okazos la ceremonio por ricevi la sanktan diaĵon de la Fondintino, Ŭakahimegimi-no-Mikoto, kune kun la inaŭgura rito por la kompletigo de la jaŝiro Ajahata. 

     Ĝi estas mallonga periodo de nur unu jaro kaj dek monatoj, sen ebleco de prokrasto. En tempo de tia granda transiro, ricevi Ŭakahimegimi-no-Mikoto kiel savanton en la ŝanĝiĝantaj tempoj povas esti komprenata nur kiel esprimo de dia volo.

      La Kunfondinto de Oomoto Majstro Onisaburo, en la verko "Rakontoj el la Spirita Mondo", instruis, ke teksado estas metaforo por la administrado de la mondo, kaj ke Wakahimegimi-no-Mikoto estas la diaĵo, kiu organizas la vertikalan kaj horizontalan teksadon. Li verkis: "Venis la tempo por Ŭakahimegimi-no-Mikoto organizi, kaj ŝi komencis teksi la brokatan standardon." La Dua Spirita Gvidanto ankaŭ deklaris, ke la teksista princino de la Tanabata festivalo estas Ŭakahimegimi-no-Mikoto, kaj instruis, ke ŝi estas "la diaĵo, kiu teksas la teksilon de monda unueco."

 

     Kia ŝablono estos ĉi tiu brokato de monda unueco teksita de Ŭakahimegimi-no-Mikoto? Kiel la mondo transformiĝos?

 

     Ĉiuj estaĵoj kaj specioj — ĉiuj el ni — estas konektitaj kiel unu granda familio loĝanta en ununura domo, kun Dio kiel centro, influante unu la alian. Ĉiu ekzisto, kiom ajn malgranda, posedas senescepte neanstataŭigeblan mision. Ni, kiel homoj kaj reprezentantoj de Dio, devas preni la iniciaton praktiki bonajn pensojn, bonajn vortojn kaj bonajn agojn, tiel ofertante bonan ekzemplon. Ni devas lerni kaj aktive defii nin mem al la alproksimiĝanta Epoko de Miroku, akirante multajn spertojn kaj manifestante nian plenan potencialon. Samtempe, ni devas zorge malimpliki la interplektitajn fadenojn de la mondo por ke ni povu servi la dian celon teksi la grandiozan brokaton de granda universala harmonio. Ni kune ŝatu ĉiun tagon, servante kun ĝojo kaj entuziasmo.

 

3-a de februaro, 2026 

La Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto

DEGUĈI Kurenai

Salutoj de Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto

Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto

DEGUĈI Kurenai

Memore al la 134-a datreveno de la fondiĝo de Oomoto

la 1-an de januaro en la 8-a jaro de Reiŭa (Hinoe’uma)

 

Novjara Saluto por la jaro 2026

                                  

Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto

DEGUĈI Kurenai

 

 

     Feliĉan novjaron karaj gesinjoroj!

     Mi elkore ĝojas pro tio, laŭsupoze, ke vi ĉiuj bonvenigas la novan jaron kun serena koro.

 

     Rememorante la turbulajn tri jarojn de Reiŭa’Miroku (2023, 2024 kaj 2025), ni vidas, ke la socio, longe stagnanta pro la pandemio KOVIM-19, rekomencis moviĝi, kaj  okazis enlande kaj eksterlande granda vario da eventoj. Vero, kiu restis kaŝita ĝis nun, iom post iom malkaŝiĝas, kaj la mondo spertas drastan ŝanĝiĝon.

 

     Krome, la agoj, barbaraj kaj malhomaj, senĉese ripetataj en la mondo, inkluzive de tiuj en Gazao kaj Ukrainio, lasis multajn homojn senti maltrankvilecon aŭ indignon. Eble ĝis nun ni neniam havis tiom fortan konscion pri la paco de ĉiuj landoj en la mondo kaj la aspiron al tio.

 

     Fakte, al mi ŝajnas, kvazaŭ en ĉi tiu reala mondo ni spektus la scenon de la sankta dramo --- antaŭ ni Dio aperas kaj reale distingas bonon de malbono.

 

     En la pasinta jaro ni havis la datrevenojn, 80-an de la fino de Mondomilito, kaj ĉe Oomoto, 90-an de la afero de la Dua Oomoto-Persekuto, kaj 80-an de kiam la Oomoto- Afero estis solvita kun verdikto de senkulpeco, kaj tiel la organizo Oomoto estis liberigita malkondamne, kaj plue, 80-an de la pacdeklaro t.e. "Deklaro de Joŝioka" far Majstro DEGUĈI Onisaburo. La pasinta do estis tia jaro, kian de ni oni postulis profunde pripensi, kion al ni, dikredantoj de Oomoto, komisiis la sinsekvaj Fondintoj kaj Gvidantoj, niaj multaj pioniroj kaj antaŭuloj, aŭ kion ni povas fari ĝuste en la nuna tempo, aŭ kiamaniere ni devas vivi en la estonteco.

 

     Aparte, la lastan aŭtunon, okazis en la ebenejo Ajahatadaira la utafesto titolita "Oomoto-Utafesto en la Sankta Tero Aja, Jerusalemo Eosta", memore al la 100-a datreveno de la fondiĝo de Universala Homama Asocio (Jinrui Aizenkai). Kaj pere de  ĉi tiu utafesto, sankta rito de paco kaj granda unueco, en kiu ĉiu ajn el la tuta mondo povas partopreni kaj dividi la samajn pensojn, Dio degnis montri al ni la direkton, kiun ni iru --- tiel mi sentas.

 

     Ĉi tiu jaro, laŭ japana erao, estas la 8-a jaro de Reiŭa kaj, laŭ japana zodiako, respondas al la jaro tielnomata Hinoe’Uma (Fajra Ĉevalo). “Hinoe aŭ Fajro” temas pri tia stato --- vigle leviĝas la suno aŭ hele kaj prospere kreskas aferoj, dum "Uma aŭ Ĉevalo" temas pri fajro en sia plej forta stato, simbolante la pleniĝon de vigleco kaj  potenco de progreso. De antikva tempo oni diras: en la jaro de “Hinoe’Uma aŭ Fajra Ĉevalo”, kiam ĉi tiuj du (Hinoe kaj Uma) koincidas unufoje en ĉiu 60-a jaro, pliiĝas impeto kaj ekfloras latentaj potencoj samtempe. Mi sincere esperas, ke ĉi tiu jaro, envolvita en varma brila kaj pozitiva energio, fariĝos jaro, en kiu kaj la mondo kaj la sanktaj aferoj de Omoto progresos glate en granda harmonio.

 

     Koncerne la jaŝiron Ajahata, finkonstruotan, laŭplane, en la aŭtuno de la 9-a jaro de Reiŭa (2027), okazos Ĵiĉinsai (la terenekzorca ceremonio por la sekura konstruado) la 31-an de marto de ĉi tiu jaro, en la sama tago kun la jara festo de la Dua Spirita Gvidantino de Oomoto, kaj tiel finfine komenciĝos la konstruado de la jaŝiro por bonvenigi la dion Ŭakahimegimi-no-mikoto .

 

     La konstruado de la jaŝiro Ajahata apartenas al Dia plano super homaj intencoj kaj kun nenia likado. Samtempe, mi kredas, ke la mallonga periodo ĝis la finkonstruiĝo de la jaŝiro Ajahata ekstreme gravas por la mondo kaj por la tuta homaro.

 

     Interalie, ni, oomotanoj, revenu al la origino kiam fondiĝis Oomoto, plene akceptu la volon de Dio kaj kuraĝigu nian animon por la vekiĝo al origina misio de Oomoto. Kiel individuoj, hejme, en la lernejo, ĉe la laboro, kaj en niaj komunumoj, ni kultivu nian kapablon, bazitan sur la dikredo, kaj kun konfido memstare aktive efektivigu tion, kion ni devas fari kaj kion ni povas fari. Jen ĉi tio ĉio estas postulata al ni, mi pensas.

 

     Kiel la Fundamenta Misia Kanto diras, "nian mondon savas la potenc’ de la Ver’”,

ni estu vera homo, kies aperon deziregis Fondintino, kaj ni sindone laboru por la sankta afero, farante nin Diaj manoj kaj piedoj. Kaj ni kune klopodu por krei la mildan figuron de Mondo Miroku, kvankam modeste, komencante de proksima loko ĉirkaŭ ni. Mi deziras, ke ĉi tiu jaro estu tia jaro.  

 

     Konforme al ĉi-jara japana zodiako “Hinoe’Uma aŭ Fajra Ĉevalo”, viaj latentaj kapabloj, ĝis nun kaŝitaj, ja disfloros grandskale, akcelate de la zodiaka energio. Estu tia jaro, mi elkore preĝas

 

     Mi antaŭdankas pro via subteno en ĉi-jaro kun ĉio bonŝanĝita.

 

Eĉ se vivu ni

en ia ajn epoko,

la trezor’ de l’ mond’

por ĉiam estas Vero

de la homo sen ŝanĝiĝ’. 

 

La trezor’ de l’ mond’

por ĉiam estas Vero

de la hom’ sen ŝanĝ’;

nenio povas venki

Veron en ĉi tiu mond’.

 (Utaoj de la Dua Spirita Gvidantino) 

 

Novjara Tago, 2026

Kontakto​

Oomoto Internacia: 23 Shin Qi 14 Conjunto 5, Brasilia, Brazil​​

bottom of page