Instruoj de Oomoto

R$ 85,00
[i] Dio Uŝitora: vd. “Por legantoj” 3. Pri Dio Uŝitora kaj 8. Pri Dio Hicuĵisaru.
[ii] Umeo kaj pino: umeo estas decidua arbo en rozacoj; de malnova tempo, en Japanio oni multe amis ĝin kiel ornamarbon en ĝardeno. Ìi ekfloras en frosta vintro, antaŭante ĉiujn aliajn florojn, per siaj puraj kaj forte aromaj floroj. La frukto estas speco de pruno, flava kiam matura. Oni kutimas rikolti ĝin ankoraŭ nematura (verda), kiam ĝi estas tre acida, kaj ĝin oni peklas. Ankaü kun la efiko de medikamento ĝi estas unu el la tradiciaj manĝaĵoj, neniam malhaveblaj por japanoj. Ĉar tiel, eltenante frostan vintron, umeo floras kun siaj ĉarmaj kaj aromaj floroj kaj la frukto fariĝas utilaj manĝaĵoj, en Japanio oni ofte komparas kun ĝi fidelajn koron kaj vivmanieron de la homo aŭ idealan regmanieron de la mondo.
Pino estas ĉiamverda arbo; unu folio de la japana pino konsistas el du maldikaj pingloj. En Japanio, de malnova tempo, ĉi tiun çiamverdan folion oni tre kare traktis kiel simbolon de senŝanĝaj vero kaj sincero, aŭ de longa vivo. En ĉi tiu libro ambaŭ vortoj “umeo kaj pino” estas uzataj kiel la esprimoj de sincereco aŭ de ideala regmaniero de la mondo. (Vd. paragrafojn 533 – 536.)
[iii] Malkonstruo kaj rekonstruo: vortoj uzataj en arkitekturo en Japanio, jam de frua tempo; temas pri la procedo de konstrulaboro t.e. de la malkonstruo de jam eluzita malnova domo ĝis la rekonstruo de la nova sur la sama tereno. Ĉi tiuj vortoj estis uzitaj en la skribo, verŝajne, çar la edzo de Fondintinonome, Masagoro, estis çarpentisto. En Oomoto la vortoj estas uzataj por esprimi la Dian planon malkonstrui la nunan egoisman kaj perfortisman mondon, por rekonstrui mondon plenan je amo kaj bono.
[iv] ĉiuj mondoj: temas pri la tri mondoj, materia, spirita, kaj dia. (Vidu noton ĉe paragrafo 5.)
[v]Tri mondoj materia, obskura kaj Dia:
[vi]Oomoto: vd. “Por legantoj” 1. Fondiĝo de Oomoto kaj 8. Pri Dio Hicuĵisaru.
[vii] Miskantejo: kampo, kie abunde kreskas Miskantoj; Miskanto estas multjara kano pli aŭ malpli du metrojn alta. Ĉie tie Miskantejo signifas simple sovaĝejon plenan je fiherboj.
[viii] Garddio: temas pri dioj, kiuj gardas landojn kaj regionojn, aŭ dioj, kiuj gardas homojn. Senescepte ĉiu homo havas sian garddion (çielulon), kies loĝejo troviĝas en Dia regno. Kvankam ĉi tiuj ĉiuj estas origine bonaj, inter ili tamen troviĝas ankaŭ tiuj kiuj falis en malbonon. En ĉi tiu libro Dio ofte admonas ilin ŝanĝi sian koron. (Vd. “Por legantoj” 11. Ideo de Oomoto pri Dio kaj 6. La dikoncepto de Oomoto.)
[ix] Protekta dio de klano: jam de pratempo, en Japanio oni ensanktejigis kaj kultadis la prapatron de sia klano kiel dion; dume, tielnomata protekta dio de loko, kiu gardas iun difinitan lokon kun tie naskitaj homoj, estas kultata en çiu vilaĝo aŭ urbeto, kaj al si kolektas la intiman kredon de tieaj loĝantoj. Ĉi tie temas pri la jaŝiro (sanktejo) Kumano, la protekta dio de klano aü loko por la vilaĝo Hongu, kie Dio Uŝitora ekposedis Fondintinon.
[x] Deguĉi Nao: vd. “Por legantoj” 4. Pri Fondintino Deguĉi Nao.
[xi] Fukuĉijama kaj Majzuru estos ĉirkaŭmuroj de la sankta tereno: Fukuĉijama kaj Majzuru estas urboj, distancaj ĉirkaŭ 25 kilometrojn disde Ajabe. Ĉi tiu revelacio signifas ke Dio faros sanktejo la areon ĝis tiuj urboj, centrante la urbon Ajabe. Ĉi tio tamen ne estas reala afero, sed metaforo ke estonte Oomoto havos grandan sanktan terenon.
[xii] Rio: unu el la japanaj malnovaj mezurunuoj; ĉirkaŭ 4 kilometroj.
[xiii] Domo Rjumon: konstruaĵo, efektive ekzistinta en la komenca periodo de Oomoto, Ajabe, en kiu troviĝis granda salono (preĝejo); laŭkaze, ofte signifas la tuton de la sankta tereno. Alinome “Domo Rjugu”.
[xiv] Unu reĝo: signifas unu Dian reĝon t.e. Dion Kunitokotaĉi, la Prapatra Dio de la tero.
[xv] Dio kaj scienco: ĉi tie la vorto scienco ne montras tiun ĝeneralan, sisteme kaj metode ordigitan, sed tiun homan kaj fieran, kiu ignoras Dian volon, t.e. aŭ materiismon aŭ trotakson pri scienco-tekniko aŭ absolutismon pri homa saĝo.
Diaj Revelacioj ( Surbaze de Fudesaki )
Novjaron (lunan) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892 ) :
1. Ĉiuj mondoj samtempe disvolviĝas kiel umefloroj. Jen venis la tempo de Dio Uŝitora[i].
2. Nun realiĝas Dia mondo, kiun Mi malfermis umeflore por daŭrigi pinkolore[ii].
3. La nuna mondo estas besta mondo, plena je nur diabloj, en kiuj plifortaj perforte regas malplifortajn. Ankaŭ Japanio fariĝas besta.
4. Se la mondo daŭros en la nuna stato, baldaŭ ĝi pereos. Pro tio Mi aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon[iii] de ĉiuj mondoj[iv]. Ĉiu do sin pretigu. Ĉi tiun mondon Mi ĝisfunde renovigos.
5. Plenuminte la grandajn lavadon kaj purigadon de la tri mondoj materia, obskura, kaj Dia[v], Mi pace regos la mondon kiel Dian, kiu daŭros por ĉiuj generacioj.
6. Sciu ke la vortoj de Dio realiĝos kun nenia eraro, sen eĉ harlarĝo da diferenco. Se ne, Dio ne ekzistas en ĉi tiu mondo.
7. Ĉiuj religioj estis antaŭkurantoj kaj kiel la lasta, Mi, Dio Uŝitora, aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondo.
8. Ĉiuj Diaj senditoj scias ke okazos la malkonstruo kaj rekonstruo de la mondo, sed ili ne scias, kiel tio plenumiĝos. Mi sciigis al ili preskaŭ ĉion, tamen ili ankoraŭ ne komprenas la plej esencan punkton.
9. Mi estas Dio, por kiu ekzistas nenio nekonata en la tuta mondo. Kiam vi fariĝis malgaja, vizitu Oomoton[vi] en Ajabe kaj aŭskultu Dian instruon. Mi favoros vin per Diforto travidi ĉion en la mondo per nur unu rigardo.
10. Sciu ke la rolo de regantoj estas detale zorgi pri ĉio. Ne estas bone, ke nur supera tavolo estas favorata. Supro kaj ankaŭ malsupro devas esti egale favorataj. Se ne, paco ne regos la mondon.
11. Saksifrago havas la folion ankaŭ sur sia radiko: supro kaj ankaŭ malsupro devas disflori. Se ne, ne daŭros ĉi tiu mondo. La mondo ne bone iras, se nur supro prosperas; ankaŭ ĝi ne estas pace regata, se nur malsupro prosperas.
12. Ordigante ambaŭ tavolojn en harmonio, Mi donos trankvilon al ĉiuj popoloj kaj realigos Dian mondon eterne neperean.
13. Preparu vin. Okazos io konsterna kvazaŭ birdoj ekflugus de apud viaj piedoj.
14. Nu, japana popolo, en Dia rigardo vi estas tiel malcerta kvazaŭ fajenca taso metita sur la rando de ŝtonmasonita puto. Mi ne povas lasi Min nur rigardi tion. Baldaŭ Mi, Dio Uŝitora, faros la grandan purigadon.
15. Kiom ajn klopodos homoj, la sankta konferenco neniam malfermiĝos. Escepte de Dio, neniu povas ĝin malfermi. Mi malfermos.
16. Tokio fariĝos Miskantejo[vii] same kiel antaŭe. Ĝia nuna stato ne daŭros eterne.
17. La orienta lando, post dumtempa sereno, mallumiĝos. Tamen troviĝas neniu, kiu rimarkas ĉi tion. Mi rapidas.
18. Dum la diabloj en ĉi tiu mondo restas sencedaj, Dia mondo neniam realiĝas sur la tero. Tamen, ĉar Dia plano, komencita ekde la origino de ĉi tiu mondo, jam proksimiĝas al sia realiĝo, Mi rapide aranĝas ĉion, kvankam penige.
19. La homoj kun bona garddio[viii], kiuj ekkomprenis Dian planon, vizitu Oomoton laŭeble frue kaj partoprenu en la sankta laboro konstrui Dian mondon. Se vi sukcese plenumos la taskon, via nomo eterne brilos. Mi, Dio ĝentile traktos.
20. Ĉar temas pri ĉiuj aferoj en la mondo, homoj, kiom ajn saĝaj kaj erudiciaj, ne povas facile kompreni Dian planon.
21. Ĉi tiu sankta afero ne sukcesus, se oni komprenus ĝin, kaj ne sukcesus, se oni ne komprenus; krome, ĉar oni ne povas kompreni, oni ne povas ŝanĝi sian koron. Ĝi estas la plano, nur unufoja por ĉiuj generacioj, malkonstrui kaj rekonstrui la mondon; ĝi estas la granda entrepreno, malfacila kaj tute nekomprenebla, se oni ne povas reveni al pura infaneta koro, tute forlasinte homajn erudicion kaj saĝon.
22. Forĵetu ĉiujn malpuraĵojn, ĝis nun akumulitajn en via koro. Se ne, vi ne povos kompreni la ĉi-foje realigotan veron. Jen tiom gravega kaj grandioza estas la ĉi-foja plano.
23. La blanka visterio, umearbo kaj sakuro en la ĝardeno de la protekta dio de klano[ix] estas tiuj, kiujn Mi plantigis kiel la ĝardenarbojn por Mian dankon pro la realiĝo de la sankta afero de deguĉi Nao[x]. Se prosperos la blanka visterio, Ajabe fariĝos bona, kaj estonte Mi faros ĝin centra metropolo de Dia mondo.
24. Fukuĉijama kaj majzuru estos ĉirkaŭmuroj de la sankta tereno[xi], kiu ampleksos dek riojn[xii] en ĉiu direkto. Ajabe fariĝos la centro kajDio regos la mondon.
25. Ajabe estas grava loko, la tereno de la vera Dia projekto malkonstrui kaj rekonstrui la mondon, kiun dio sekrete tenis jam de la pratempo.
26. En diversaj landoj kaj lokoj en la mondo multe aperos diaj senditoj, kiuj anoncos la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondo. Ĉio ĉi tio estas aranĝo de Mi, Dio Uŝitora, alinome Dio Kunitokotaĉi, por sciigi Dian planon al la mondo.
27. Kiam la anonco disvastiĝos preskaŭ ĉie tra la tuta mondo, Mi venigos al Ajabe ĝustajn diojn kaj garddiojn el diversaj landoj kaj ordonos al ĉiu konvenan taskon. Jen tiom sankta estas la surtera Dia regno, Domo Rjumon[xiii], kiu estas la radiko de la mondo kaj kiu estas la centro de la mondo. Tial, kion ajn oni faros, ĉio renversiĝos ĉe la lasta momento, se oni ne ricevos la permeson de Oomoto, Ajabe.
28. Surteraj okazaĵoj ĉiuj estas laŭ Dia plano. Kvankam homoj agas pensante ke ili mem faras, Mi, Dio Uŝitora, igas ilin fari ĉion, Min transformante en diversajn figurojn.
29. Mi ne estas Dio, kia sola ĝojas pro sia heroaĵo. Se vi estas ĝustaj garddioj, kiuj povas kompreni la sanktan planon de Oomoto, Mi faros kune kun vi la malkonstruon kaj rekonstruon por fari la bazon de la mondo. Ŝanĝu do vian ĝisnunan koron kaj venu al Oomoto por aŭskulti la esencan aferon; kaj plenumu respektivan taskon en Dia projekto. Mi ja atentigas la diojn kaj la garddiojn en la tuta mondo.
30. Intermontaj riveretoj fine kunfluas en riveregon. Jen estas Dia plano.
31. Ajabe estas la centro de la mondo, la loĝejo de la vera origina Dio.
32. Okazos milito inter Ĉinio kaj Japanio. Komenciĝante en Rusio, okazos ankoraŭ unu milito. Tiu milito poste fariĝos tutmonda. De nun tio fariĝos pli kaj pli evidenta.
33. Japanio estas lando, kiun Dio gardas. Mi unuigos la mondon kaj regos ĝin per unu reĝo[xiv].
34. Ĝis atingi tiun staton, necesas sufiĉe granda klopodo. Tamen estu trankvila, ĉar Mia plano ekzistas ekde pli ol kelkdek Milionoj da jaroj. Dio donos la helpon al superaj regantoj, kiam ili komencos kompreni.
35. Homoj, se vi volas trapasi la mondan krizegon, humile observu Miajn vortojn kaj eltenu ĉian suferon. Se ne, ne realiĝos la rekonstruo de la mondo.
36. Mi ja atentigas insiste.
37. La homo, kiu klarigos Mian planon, aperos el orienta direkto. Kiam venos tiu ĉi sinjoro, realiĝos Dia mondo, en kiu trabrilos Divirto, ĉar Dia prestiĝo kiel sunleviĝo plene regos ĉi tiun mondon.
38. Kvankam konsiderinde granda entrepreno, ĉi tio estas la plano de dio, vivanta ekde la pratempo, tial neniu povas ĝin rompi.
39. La milito dumtempe kvietiĝos, sed ne facile kvietiĝos postaj kvereloj kaj konfliktoj.
40. Aperinte en la mondo, Mi, Dio, faros kontraŭ scienco[xv] konkurson pri forto. Jam finiĝis la tempo de scienco. Dion venki neniu povas.
