Instruoj de Oomoto

R$ 80,00
Rakontoj el la Spirita Mondo estas sankta libro, kiun
Majstro DEGUĈI Onisaburo, Kunfondinto de Oomoto, saturita de la Dia karaktero de Spirito Mizu, komencis dikti en la jaro 1921, kiam li estis 50-jara, kaj poste oni ĝin ordigis en libroformo.
La Spirito de Mizu
signifas la mondsavan Dion laŭ
Oomoto-terminaro.
Ni priskribu iom pli detale. Ĉe la kreo de la granda universo,
la origina Dio, ununura kaj absoluta, transiris el la neaktiva stato de absoluta unueco al la aktiva kaj kreiva. Tiam Li necese manifestiĝis en du-polusaj funkcioj, egalaj je plus (anodo) kaj minus (katodo).
Ĉi tiujn du-polusajn funkciojn en Oomoto oni nomas “Spirito de Izu” kaj “Spirito de Mizu”. Do “Spirito de Mizu”, kiu troviĝas en ĉi tiu libro, estas unu el ili.
La japanlingva senco de “Izu” estas “rigore majesta”, dum
tiu de “Mizu” estas “freŝe bela”. Kiel ĉi tiuj sencoj montras, “Spirito de Izu” estas ĝenerala nomo de Diaj funkcioj, spirita, ĉiela, pozitiva, fajra kaj patra, dum “Spirito de Mizu” estas tiu de Diaj funkcioj, materia, tera, negativa, akva kaj patrina.
Kaj, la nomo “Spirito de Izu” estas uzata ankaŭ kiel la ĝenerala nomo de ĉiuj dioj, kiuj apartenas al la sistemo de Izu en Dia Regno, kaj la nomo “Spirito de Mizu” kiel la ĝenerala nomo de ĉiuj dioj, kiuj apartenas al la sistemo de Mizu.
Plue, se ni rigardas la Spiritojn Izu kaj Mizu de la vidpunkto funkcidiferenca, la Spirito de Izu estas la Dio, kiu plenumas Dian planon tra la mondoj materia kaj spirita, kaj en la materia mondo precipe praktikas la fizikan reformadon; la Spirito de Mizu estas la Dio, kiu sin ŝarĝas per la savo tra la mondoj materia kaj spirita, kaj en la materia mondo precipe praktikas la moralan reformadon.
Fondintino DEGUĈI Nao estas profeto kaj plenumanto de Dia plano laŭ la internofluo (inspiro) de la Spirito de Izu. Majstro DEGUĈI Onisaburo estas profeto, plenumanto kaj elaĉetanto por la mondsavo laŭ la internofluo de la Spirito de Mizu.
Resume, la Spirito de Izu estas la Dio kaj dioj, plenumantaj Dian planon, t.e. patrecan laboron, plenan je Di-majesteco; la Spirito de Mizu estas la Dio kaj dioj, plenumantaj la patrinecan laboron por savo kaj elaĉeto, plenan je kompato.
Ni aldonu la klarigon por pli faciligi la komprenon al legantoj. La japanlingva senco de “Oomoto” estas “origino”, “deveno”, “fonto”, “centro”, “bazo”, “fundamento” ktp. nome, ĝi signifas la plej gravan parton en ĉio. La ensanktejegito de Oomoto estas Mastra Dio (la ununura Dio) de la tuta universo. Krom Li, ankaŭ la Spirito de Izu (Kunitokotaĉi-no-ookami), reganto de la tero, kaj la Spirito de Mizu (Tojokumonu-no- ookami) kaj aliaj multaj bonaj dioj estas ensanktejigitaj. Al ĉiuj ĉi tiuj Oomoto preĝas per la ĝeneraligita nomo “Oomoto-sume- oomikami”.
Rakontoj el la Spirita Mondo
Animo super korpo
(Volumo 1)
Origino:
La 9-an de februaro (en la luna kalendaro) en la 31-a jaro de Mejĵi*) (1898), laŭ la gvido de Dia sendito, mi grimpis sur la sanktan monton de Anao, nomatan Takakuma-jama, en Tamba*) kaj tie mi faris unusemajnan spiritan asketismon. Dum la asketado mi lernis resumon de supernaturaj kapabloj vidi, aŭdi, senti kaj sentigi, paroli kaj travidi ĉies destinon. Sed, por elvolvi Dian instruon ĝis hodiaŭa stato, mi ja travivis multajn diversspecajn malfacilaĵojn kaj zigzagojn: ribelo de tiamaj estraranoj, foriĝo de kredantoj, miskompreno de aŭtoritatularo, persekuto de alireligiuloj, ĝenerala atako de parencoj kaj amikoj, insultoj kaj mokridoj de ĵurnaloj, gazetoj, libroj k.a. Ĉi tiujn ĉiujn mi malfacile esprimas per lango kaj skribo. Ĉi tie mi do prezentas nur parton de la cirkonstancoj dum 24 jaroj post la fondiĝo de Oomoto, simple elvokante la memorojn.
En Domo Rjuuguu*) troviĝas du grandaj sistemoj de Dio, klare distingitaj, t.e. la sistemo de la Spirito Izu kaj la sistemo de la Spirito Mizu. La Spirito Izu aŭ Fondintino DEGUĈI Nao antaŭdiris la alvenon de Dia regado kun admonoj pri tio, komunikadis Diajn revelaciojn kun mil doloroj kaj suferoj,
baptadis homajn animojn per akvo (materio), kaj tiel atendis la renaskiĝon aŭ revenon de Kristo. Johano avertadis en popolamaso preskaŭ 7 jarojn antaŭ ol ŝi renkontiĝis kun Kristo por la unua fojo.
La Spirito Izu aŭ Fondintino estas virin’korp’vir’anima kaj unuafoje partoprenis en la sankta afero de Dio Izu, kiam ŝi estis 57-jara; ŝi baptadis per la akvo la tuton de la malpuriĝintaj sistemoj, spirita kaj korpa en la reala mondo, dum plenaj 20 jaroj, de la 1-a de januaro en la 25-a jaro de Mejĵi (luna) 1892, ĝis la 1-a de januaro de la 45-a jaro de Mejĵi (luna) 1912, kaj klare montris la Dian planon por la transformado de la mondo. La Granda Milito de Eŭropo, laŭ mi, estis parta e ko de la sankta laboro de Dio Izu kaj estis granda averto al ambaŭ mondoj materia kaj spirita.
La sankta tasko de virin’anima viro (DEGUĈI Onisaburo) estas bapti per fajro (spirito) ĉiujn homojn en la mondo, partoprenante en la sankta afero de Dio Mizu. Je la 9-a de februaro en la 31-a jaro de Mejĵi (luna) 1898, mi komencis partopreni en la sankta afero, kaj je la 9-a de februaro en la 7-a jaro de Tajŝoo (luna) 1918, mi preskaŭ kompletigis la sanktan aferon spiritan dum plenaj 20 jaroj. Eĉ la nuna korp-super- anim-isma tempo, kiam oni absorbiĝas en materialismo kaj ateismo, iomete eniras en la staton de vekiĝo kaj tagon post tago multiĝas homoj, kiuj ekkonas la ekziston de Dio. Ĉi tio, laŭ mi, estas nenio alia ol la konsekvenco de la granda agado de Dia spirito, sed nenio, kion povas fari homaj saĝo kaj forto.
La vir’anima virino enpaŝis en la sanktan laboron de Johano kaj de tiam dum 27 jaroj ŝi verve skribadis Diajn revelaciojn kaj plenumadis la grandan reformadon de ambaŭ mondoj spirita kaj materia; eĉ nun, en la spirita mondo, ŝi daŭre sin dediĉas al tiu laboro.
La virin’anima viro sin dediĉas al la 30-jara sankta laboro, kaj kompletigante la reĝimon de Dio Miroku kaj kondukante la mondon al la vojo de bono por bani la popolojn en Dia favoro. Ekde la komenco de mia Diservado, ĉi-jare jam pasis plenaj 23 jaroj, kaj tamen, ceteraj 7 jaroj devas esti periodo plej malfacila por plenumi mian taskon. En Diaj Revelacioj oni legas:
“La malkonstruon kaj rekonstruon de Mitama (korpo kaj animo) Dio plenumos dum 30 jaroj.”
La 30-jara sankta laboro de la vir’anima virino estos plenumita je la 1-a de januaro en la 11-a jaro de Tajŝoo (luna), 1922, kaj la 30-jara sankta laboro de la virin’anima viro estos plenumita je la 9-a de februaro en la 17-a jaro de Tajŝoo (luna) 1928.
Kiam ni atente pripensas la vortojn “la malkonstruo kaj rekonstruo de Mitama”, ni komprenas, ke Dio bezonas 30 jarojn por plenumi la akvobaptadon de ambaŭ sistemoj spirita kaj materia. Ĉi tio estas Dia afero, al kiu devas servi Johano. Nome, ĝi estas revelacio, ke Dio bezonas 30 jarojn por la spirita reformado per akvo- kaj fajro-baptado. Kaj tamen per la esprimo “30 jaroj” Dio deziris montri nur resuman periodon, ne la definitivan. Sekve neeviteblaj estos plilongiĝo kaj plimallongiĝo. Eĉ se la principo de Dia regno estas di nita kaj senŝanĝa, neeviteble okazos ŝanĝiĝo laŭ la anima poluriteco de servantoj, kiuj devas administri la sanktan planon de la mondoj spirita kaj materia.
Diaj Revelacioj diras:
“Se troviĝus homoj eĉ iomete, kiuj vere komprenas la koron de la Origina Prapatra Dio de la ĉielo kaj tero, la malkonstruo kaj rekonstruo realiĝus bonorde. Sed, ĉar troviĝas neniu, kiu komprenas la veron de Dia regno, Mi Dio jam longe restas sen eliri la fronton de la mondo. Do, rapide ŝanĝu vian koron. Se komprenos unu homo, baldaŭ ĉiuj homoj komencos kompreni. Devas ekzisti ia kaŭzo en tio, ke la plej grava homo restas sen kompreni. Se Mi atendu ĝis tiu komprenos per si mem, pli kaj pli prokrastiĝos Dia afero. La ŝanĝo de via koro devas esti elkora kaj radikala; se vi estas tia animo, kiu konvinkiĝas nur post ies persvado, vi tute ne povos plenumi ĉi-fojan taskon. Ktp.”
Sen kompreno pri la efektiva Dia plano oni tute ne povos perfekte servi por la granda Dia afero, neniam okazinta kaj okazonta. En Diaj Revelacioj troviĝas la vorto “malkostruo kaj rekonstruo de Mitama”. Mi aŭdis, ke troviĝas multaj homoj, kiuj komprenas nur animon sub la vorto “Mitama”. La litero “Mi” aludas korpon aŭ materion kaj “tama” aludas animon, koron, Dian regnon k.a. La universo sekvas la regulon, ke ĉe ĉio spirito estas ĉefa kaj korpo aŭ materio estas subalterna. Kiu rezolute faras la reformadon de la korpa flanko aŭ reala materia mondo estas Kunitokotaĉi-no-kami, la Prapatra Dio de la mondo; kiu rezolute faras la reformadon de la psika sfero aŭ spirita mondo estas Tojokuninuŝi-no-kami aŭ ties aŭtoritato. Ĉio en la universo do sekvas la regulon, ke la spirita mondo
estas ĉefa kaj la materia estas subalterna. Ĉi tion oni nomas anim-super-korp-ismo.
La animon anim-super-korp-isman oni nomas Hinomoto- no-mitama (kiu konsideras ĉefa la animon) kaj la animon korp- super-anim-isman oni nomas Ĉiŝiki-no-mitama (kun egoisma amo kaj saĝo). La anim-super-korp-isma animo temas pri la animo de dioj kaj homoj, kiuj volas plenumi la konduton konforman al la leĝo de la ĉielo kaj tero; kiuj ĉiam dediĉas siajn koron kaj korpon por la publiko kaj faras sia vera deziro la sinoferan konduton; kaj kiuj elmontras la grandan spiriton de la plej altaj vero, bono, belo kaj honestecon, kaj servas por la mondsava Dia afero. La korp-super-anim-isma animo temas pri dioj kaj homoj, nebonaj kun koro kvazaŭ ŝakalo, kiuj nur absorbiĝas en la ĉasado de sia propra profito, ne respektas la Dion de la ĉielo kaj tero, sed respektas karnan deziron, nur zorgas pri siaj vesto, manĝo kaj loĝo; kiuj kolektiĝas kaj disiĝas pro profito; al kies konduto ĉiam mankas trafo; kaj kiuj ne scipovas kompati kaj plenumi eĉ pecon da devo krom insisti pri egoismo.
La Ĉiela Dio unue kreis du homojn nomatajn Adaru-hiko kaj Eva-hime, kaj faris ilin prapatroj de homa korpo; Li donis la frukton de korp-super-anim-ismo al la arbo de anim-super- korp-ismo.
“Ne manĝu ĉi tiun frukton,” Li rigore ordonis kaj provis, kia estas ilia naturo. Pelate de karna deziro ili ne malobeis al la rigora ordono kaj elvokis Dian koleron.
De tiu momento, en la mondo estiĝis sinistra atmosfero de korp-super-anim-ismo kaj fine oni vidis en la mondo de dioj kaj homoj la ĝermadon de malvirtaj elementoj. Aŭdante ĉi tion oni refutus:
“Dio ja devas esti ĉioscia kaj ĉiopova kun saĝo kaj virto perfektaj. Kial Li do restas sen falĉi la ĝermojn de korp-super- anim-ismo kaj, krome, sen reformi la prapatrojn de homa korpo en anim-super-korp-ismon? Kial Li suferas pri la rearanĝo, propravole lasante la prapatrojn de korp-super-anim-ismo kaj mem kreante la miasmoplenan mondon? Sub tiaj cirkonstancoj mi ne povas ne dubi la ekziston de Dio kaj Lian forton.”
Ja argumento tre lerta kaj prava!
Sed, ĉe Dio tute ne troviĝas partieco nek funkcio, kiu spitas tempofluon. Renovigi Dian laboron, unufoje komencitan, ja signifas spiti la naturan ordon de la universo, same kiel oni klopodas ŝanĝi hieraŭon al hodiaŭo aŭ revenigi la sagon jam pafitan. Sekve, la entrepreno estas neniom ŝanĝebla dum la periodo, ekde la kreo de la ĉielo kaj tero ĝis hodiaŭ; ĝuste tie ekzistas la majesta aŭtoritato de Dio. Ankaŭ Diaj mesaĝoj, unufoje lanĉitaj, estas neniom ŝanĝeblaj. Se okazus, ke Dio o e ŝanĝas Sian mesaĝon, la ordo de la universo tute rompiĝus kaj ne ĝermus arbitreco. La malnova proverbo de Japanio diras, “Samurajo ne ŝanĝas sian vorton”. Des pli do neŝanĝebla devas esti la vorto de Dio, la Granda Reganto de la universo.
Ankaŭ Diaj Revelacioj diras:
“Eĉ Dio restas senpova kontraŭ tempofluo. Sed, post la longa atendado, fine venas la tempo, kiam eĉ rostita sojfabo ek oros kaj Dio, kiu restis en mizera situacio, eliros en mondan fronton kaj laboros. Do, en la mondo nenie troviĝas tiom terura kaj bona, kiom tempo uo.”
Eĉ la Dio de la ĉielo kaj tero povas fari nenion kontraŭ la forto de “tempo”.
Ekde la apartiĝo de la ĉielo kaj la tero jam pasis ĉirkaŭ 5670 milionoj da jaroj kaj finfine proksimiĝas la tagiĝo kiam aperos Dio Miroku. Por plenumi la grandan reformadon de la tri mondoj materia, obskura kaj Dia kaj por realigi la Pinan Mondon, Dio Miroku malsupreniros kaj starigos Diajn kolonojn kaj klarigos kvar verojn Ku, Ŝu, Mecu, Doo kaj montros la ĝustajn instruojn Doohoo, Rejsecu (etikon kaj moderecon). La Dio klopodos instigi homojn al la bono kaj disciplini malbonulojn, disvastigos la instruon de la plej altaj kompato kaj amo, revelacios Dian leĝon, sub kiu la mondo estos bone regata, kaj plivastigos en la universo la bonan regadon laŭ Dia volo. Jen proksimiĝas tia tempo.
Ho, kia favoro, ke ni naskiĝis en la transira periodo al tia sankta mondo, senprecedenta en la senlime longa historio de la universo, kaj, ke ni povas servi por Dia afero! Dio revelacias:
“Dio estas Sankta Spirito animanta ĉion kaj la homo estas administranto en la regado de la mondoj spirita kaj materia.”
Ha, escepte de la nuna tempo, en kiu tempo ni servu por Dia afero de la ĉielo kaj la tero?
Ha, des pli por tiuj homoj, kiuj estis naskitaj en la lando, kie vortanimo*) invitas la feliĉon, lando, kiu prilumas la ĉielon per vortanimo, lando, kie viglas vortanimo, lando, kiun Dio kreis kaj lando, plena je Dia virto! Ni do danku Dion por la alta kaj profunda favoro kaj respondu al la koro de la Prapatra Dio de la tero.
