Pri Poema Festo de Oomoto

Poema festo (Utafesto) estas evento por mildigi la koron de Dio per japanstilaj poemoj kaj samtempe preĝi al Dio por la paco de la mondo kaj por la feliĉo de la homaro.
En Japanio, laŭ malnovaj arkivoj, antaŭ 1700 jaroj ĉi tiu Utafesto okazis tre prospere, ne nur en la alta sociala klaso, sed ankaŭ en ĉiu vilaĝo de la tuta lando.
En tiu epoko oni nomis Utafeston “Utagaki (Utabarilo)”, ĉiu vilaĝo okazigis ĝin unufoje en jaro, kaj por forigi la amasiĝintajn malagrablaĵojn en la vilaĝo, ekzemple, malpaciĝojn, malamojn, ĵaluzojn, kolerojn k. a. inter vilaĝanoj.
Nome, per siaj utaoj vilaĝanoj mildigis Dian koron kaj ĵuris al Li forigi la malbonajn sentojn en la koro.
La origino de Utafesto, nome, la komenco de la vojo de utao, okazis en mitologia epoko en Japanio.
Kiam la Ĉiela Dio nomata “Susanoo” pereigis la malbonan diablan serpentegon kaj iom ripozis trankvile, li ekvolis versi utaon (poemon).
Kaj kvankam Dio Susanoo pereigis la ĉefon de la malbonaj spiritoj, li restis maltrankvila pripensante la situacion ke ankoraŭ tie kaj tie en la mondo troviĝas dikaj bariloj kaj nigraj nuboj.
Tiam lia edzino nomata “Kuŝinada-hime” mem faris tamburon tiamaniere, ke ŝi renversis lignan kuvon kaj sur ĝia malantaŭa funda parto metis kaj alligis la pafarkon kun streĉita kordo, kaj komencis ritme frapi per maldikaj bastonoj.
Kaj Dio Susanoo akompanis tiun pafarkan tamburon per ĉantado:
Poemo de Dio Susanoo
Jakumotacu
Izumojaegaki
Cumagomini
Jaegakicukuru
Sonojaegakiŭo
(Esperanta traduko)
Ho, senĉese nub‘
leviĝas ĉe Izumo
kiel la palac’
ja multoblebarila
tiujn dikbarilojn mi - .
La signifon de ĉi tiu utao Kunfondinto Onisaburo DEGUĈI jene eksplikas laŭ la vortanima scienco:
“Kvankam mi pereigis la hetmanon de malbonaj spiritoj, inter ĉiuj landoj en la mondo ankoraŭ troviĝas dikaj bariloj kaj super ili ŝvebas ankaŭ dikaj nuboj. Do, mi forprenu ankaŭ tiujn barilojn kaj tiujn nubojn por la paco.”
Laŭ japana arkivo ĉi tiu estas la unua utao (poemo) en la historio, do la japanaj utaoj komenciĝis de tiu momento.
Kaj la arkotamburo, kiun lia edzino Kuŝinada-hime aranĝis kaj ludis, poste evoluis al kotooj unukorda, dukorda kaj plue nuntempa multkorda.
En Utafesto de Oomoto oni uzas la originan arkotamburon (nome, Jumi-daiko) kaj ankaŭ dukordan kotoon (nome, Jakumokoto).
Kiel jam menciite, ĉi tiu tradicia paca festo de Japanio prospere okazis en ĉiu regiono de Japanio, unufoje en jaro, en malnova epoko, sed kun la komenciĝo de la registaro Kamakura (Samurai-epoko) en 1192, ĝi laŭgrade malprosperis kaj baldaŭ malaperis.
Laŭdire, ĝi okazis nur en la imperiestra palaco, iomete malsama maniero, kompare kun la origina.
Sed en 1935, Onisaburo DEGUĈI, Kunfondinto de Oomoto, kiu ellernis la vojon de utao kaj utabarilo rekte de la fama japana lingvisto, revivigis la eventon sub la titolo Utafesto.
Kaj Utafesto komencita de Onisaburo, baldaŭ devis ĉesi denove pro la eksplodo de Oomoto-Afero (Subpremego) kaj ĝis 1945 en la daŭro de 10 jaroj ĝi restis sen okazi.
En 1950, ree reviviĝis kaj de tiam ĝis nun okazas ĉiujare en Oomoto, Kameoka, Japanio en la kadro de la Somera Granda Festo de Oomoto en la 6-a de aŭgusto kaj aliaj lokoj en japanio aŭ eksterlandoj kelkfoje.
En 2001, Kijoko Deguĉi, la 4-a Spirita Gvidantino de Oomoto ĉieleniris.
S-ino Kurenai Deguĉi, la nevino de Kijoko, sekvis kiel la 5-a Spirita Gvidantino de Oomoto.
Ŝi estas pra-pra-nepino de la Fondintino Nao Deguĉi.
La 5-a Spirita Gvidantino posedas la energion por gvidi Oomotanojn en la nova jarcento.
Ho, aspiras mi
Al la utaa festo
Ja en Esperant’:
Fratar’ de l’ tuta mondo
Jen sur kamp’ de Jerusalem’!
Utao (poemo) de la Kvina Gvidantino en 2005


